Psalms 96ESP

1Kantu al la Eternulo novan kanton;Kantu al la Eternulo la tuta tero.

2Kantu al la Eternulo, gloru Lian nomon,Proklamu de tago al tago Lian savon.

3Rakontu inter la popoloj Lian gloron,Inter cxiuj gentoj Liajn miraklojn.

4CXar la Eternulo estas granda kaj tre glorinda,Li estas timinda pli ol cxiuj dioj.

5CXar cxiuj dioj de la popoloj estas nur idoloj;Sed la Eternulo kreis la cxielon.

6Gloro kaj majesto estas antaux Li,Forto kaj beleco estas en Lia sanktejo.

7Tributu al la Eternulo, familioj de la popoloj;Tributu al la Eternulo gloron kaj potencon.

8Tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo;Alportu donacon kaj venu en Liajn kortojn.

9Klinigxu al la Eternulo en sankta ornamo;Tremu antaux Li la tuta tero.

10Diru inter la popoloj:La Eternulo regxas,Kaj fortikigita estas la mondo, ke gxi ne sxanceligxu;Li jugxas la popolojn en justeco.

11GXoju la cxielo, kaj estu gaja la tero,Bruu la maro, kaj cxio, kio gxin plenigas.

12GXoju la kampo, kaj cxio, kio estas sur gxi;Tiam kantu cxiuj arboj de la arbaro

13Antaux la Eternulo, cxar Li venas,CXar Li venas, por jugxi la teron;Li jugxos la mondon kun justecoKaj la popolojn kun Sia fideleco.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Psalms 96.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.