Psalms 95ESP

1Venu, ni kantu al la Eternulo;Ni gxoje kriu al la rifugxejo de nia helpo.

2Ni venu antaux Lian vizagxon kun glorado,Per psalmoj ni gxoje kriu al Li.

3CXar granda Dio estas la EternuloKaj granda Regxo super cxiuj dioj,

4Kiu havas en Sia mano la profundajxojn de la tero,Kaj al kiu apartenas la altajxoj de la montoj;

5Al kiu apartenas la maro, kaj Li gxin faris,Kaj la sekteron Liaj manoj kreis.

6Venu, ni klinigxu, ni jxetu nin teren,Ni genuu antaux la Eternulo, nia Kreinto.

7CXar Li estas nia Dio,Kaj ni estas la popolo de Lia pasxtejo kaj la sxafoj de Lia mano.Hodiaux, se vi auxskultas Lian vocxon,

8Ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba,Kiel en la tago de Masa en la dezerto,

9Kiam viaj patroj Min incitis,Esploris kaj vidis Mian faron.

10Kvardek jarojn Mi indignis kontraux tiu generacio,Kaj Mi diris:Ili estas popolo kun koro malgxusta,Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;

11Tial Mi jxuris en Mia kolero,Ke ili ne venos en Mian ripozejon.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Psalms 95.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.