Bible

Focus

On Your Ministry and Not Your Media

Try RisenMedia.io Today!

Click Here

Psalms 97

:
Esperanto - ESP
1 La Eternulo regxas; gxoju la tero;Estu gajaj la multaj insuloj.
2 Nubo kaj mallumo estas cxirkaux Li;Vero kaj justeco estas la fundamento de Lia trono.
3 Fajro iras antaux Li,Kaj bruligas cxirkauxe Liajn malamikojn.
4 Liaj fulmoj lumigas la mondon;La tero vidas, kaj tremas.
5 Montoj fandigxas kiel vakso antaux la vizagxo de la Eternulo,Antaux la vizagxo de la Sinjoro de la tuta tero.
6 La cxielo rakontas Lian veron,Kaj cxiuj popoloj vidas Lian gloron.
7 Hontigxu cxiuj, kiuj servas al idoloj,Kiuj lauxdas sin pro diacxoj.Klinigxu antaux Li cxiuj dioj.
8 Auxdis kaj ekgxojis Cion,Kaj ektriumfis la filinoj de JehudaPro Viaj jugxoj, ho Eternulo.
9 CXar Vi, ho Eternulo, estas Plejalta super la tuta tero,Vi tre alte levigxis super cxiuj dioj.
10 Amantoj de la Eternulo, malamu malbonon.Li gardas la animojn de Siaj fideluloj;Li savos ilin de la mano de malvirtuloj.
11 Lumo versxigxas sur virtulon,Kaj gxojo sur purkorulojn.
12 GXoju, virtuloj, pro la Eternulo,Kaj gloru Lian sanktan nomon.