Psalms 83ESP

1Kanto-psalmo de Asaf. Ho Dio, ne silentu;Ne estu senparola kaj ne restu trankvila, ho Dio!

2CXar jen Viaj malamikoj ekbruis,Kaj Viaj malamantoj levis la kapon.

3Kontraux Via popolo ili sekrete konspiras,Kaj ili konsiligxas kontraux Viaj gardatoj.

4Ili diris:Ni iru, kaj ni ekstermu ilin el inter la popoloj,Ke oni ne plu rememoru la nomon de Izrael.

5CXar ili unuanime interkonsentis,Ili faris interligon kontraux Vi:

6La tendoj de Edom kaj la Isxmaelidoj,Moab kaj la Hagaridoj,

7Gebal kaj Amon kaj Amalek,La Filisxtoj kun la logxantoj de Tiro;

8Ankaux Asirio aligxis al iliKaj farigxis helpo al la idoj de Lot.Sela.

9Faru al ili, kiel al Midjan,Kiel al Sisera, kiel al Jabin cxe la torento Kisxon,

10Kiuj estis ekstermitaj en En-DorKaj farigxis sterko por la tero.

11Agu kun iliaj princoj kiel kun Oreb kaj Zeeb,Kaj kun cxiuj iliaj estroj kiel kun Zebahx kaj Calmuna,

12Kiuj diris:Ni ekposedu la logxejon de Dio!

13Ho mia Dio, similigu ilin al turnigxanta polvo,Al pajlrestajxo antaux vento.

14Kiel fajro bruligas arbaron,Kaj kiel flamo bruldezertigas montojn,

15Tiel pelu ilin per Via ventego,Kaj per Via fulmotondro ilin timigu.

16Plenigu ilian vizagxon per malhonoro,Por ke ili turnigxu al Via nomo, ho Eternulo.

17Ili estu hontigitaj kaj timigitaj por cxiam,Ili malhonorigxu kaj pereu.

18Kaj ili eksciu, ke Vi, kies nomo estas ETERNULO,Estas sola Plejaltulo super la tuta tero.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Psalms 83.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.