1Psalmo de Asaf. Dio starigxis en Dia anaro;Inter la dioj Li jugxas.
2GXis kiam vi jugxos maljuste,Kaj privilegios la personojn de malvirtuloj?Sela.
3Estu justaj al malricxulo kaj orfo;Rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj.
4Liberigu malricxulon kaj mizerulon;El la mano de malvirtulo ilin savu.
5Ili ne scias kaj ne komprenas,En mallumo ili marsxas;Eksxanceligxis cxiuj fundamentoj de la tero.
6Mi diris:Vi estas dioj,Kaj cxiuj vi estas filoj de la Plejaltulo;
7Sed vi mortos, kiel homoj,Kaj vi falos, kiel cxiu el la potenculoj.
8Levigxu, ho Dio, jugxu la teron;CXar Vi heredas cxiujn popolojn.