Psalms 84ESP

1Al la hxorestro. Por la gitito. Psalmo de la Korahxidoj. Kiel cxarmaj estas Viaj logxejoj, ho Eternulo Cebaot!

2Mia animo deziras kaj sopiras al la kortoj de la Eternulo;Mia koro kaj mia korpo sentas ravon pri la viva Dio.

3Ecx birdo trovas domon kaj hirundo neston por si,En kiu gxi tenas siajn idojn:Viajn altarojn, ho Eternulo Cebaot, mia Regxo kaj mia Dio.

4Felicxaj estas tiuj, kiuj logxas en Via domo:Ili lauxdas Vin konstante.Sela.

5Felicxaj estas la homoj, kies forto estas en Vi,Kaj en kies koro estas Viaj vojoj;

6Kiuj pasas tra la Valo de Ploro kaj faras tie fontojn,Kaj la printempa pluvo gxin kovras per benoj;

7Ili iras de forto al forto,Aperas antaux Dio sur Cion.

8Ho Eternulo, Dio Cebaot, auxdu mian pregxon;Auxskultu, ho Dio de Jakob!Sela.

9Nia sxildo, vidu, ho Dio,Kaj rigardu la vizagxon de Via sanktoleito.

10CXar tago en Viaj kortoj estas pli bona, ol mil aliaj:Mi preferas stari sur la sojlo de la domo de mia Dio,Ol logxi en tendoj de malvirto.

11CXar Dio, la Eternulo, estas suno kaj sxildo;Favoron kaj honoron donas la Eternulo;Li ne domagxas bonon al tiuj, kiuj iras en virto.

12Ho Eternulo Cebaot, bone estas al la homo, kiu Vin fidas.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Psalms 84.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.