Psalms 65ESP

1Al la hxorestro. Psalmo de David. Kanto. Vin oni fidas kaj gloras,ho Dio, en Cion;Kaj al Vi oni plenumas promesojn.

2Al Vi, kiu auxskultas pregxon,Venas cxiu karno.

3Krimajxoj min premas;Niajn pekojn Vi pardonos.

4Felicxa estas tiu, kiun Vi elektas kaj alproksimigas al Vi,Ke li logxu en Viaj kortoj.Ni satigxu per la bonajxoj de Via domo,De Via sankta templo.

5Per timindajxoj Vi respondas al ni en justeco,Ho Dio de nia savo,Espero de cxiuj finoj de la tero kaj de malproksimaj maroj,

6Vi, kiu fortigas montojn per Sia forto,Kiu estas zonita per potenco,

7Kiu kvietigas la bruadon de maroj, la bruadon de iliaj ondoj,Kaj la tumulton de popoloj.

8Kaj ektimos pro Viaj mirakloj la logxantoj de la limoj;La lokojn de la sunlevigxo kaj sunsubiro Vi gxojigas.

9Vi memoras pri la tero,Kaj Vi donas al gxi akvon, kaj Vi forte gxin ricxigas;La torento de Dio estas plena de akvo;Vi pretigas gxian panon, cxar tiel Vi gxin arangxis.

10Vi donas trinkon al gxiaj sulkoj,Vi ebenigas gxiajn bulojn;Per pluvego Vi gxin moligas,Vi benas gxiajn kreskajxojn.

11Vi kronas la jaron per Via bono;Kaj la signoj de Viaj piedoj gutas per graso.

12La stepoj de dezerto grasigxas,Kaj la montetoj zonigxas per gxojo.

13La herbejoj kovrigxas per brutaroj,Kaj la kampoj vestigxas per greno;Ili gxojas kaj kantas.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Psalms 65.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.