Psalms 66ESP

1Al la hxorestro. Kanto-psalmo. GXoje kriu al Dio tuta la tero.

2Muziku la gloron de Lia nomo,Faru honoron al Lia gloro.

3Diru al Dio:Kiel timindaj estas Viaj faroj!Pro Via granda forto kasxigxas antaux Vi Viaj malamikoj.

4La tuta tero klinigxas antaux Vi kaj kantas al Vi,Kantas Vian nomon.Sela.

5Venu, kaj rigardu la farojn de Dio,Kiu estas timinda pro Siaj faroj inter la homidoj.

6Li faris el maro sekan teron;Riveron oni transpasxis piede;Tie ni gxojis pro Li.

7Li regas per Sia potenco eterne;Liaj okuloj rigardas la popolojn;La ribelantoj ne levigxu.Sela.

8Lauxdu, ho popoloj, nian Dion,Kaj lauxte auxdigu Lian gloron.

9Li donis vivon al nia animo,Kaj ne lasis falsxanceligxi nian piedon.

10CXar Vi esploris nin, ho Dio;Vi refandis nin, kiel oni refandas argxenton.

11Vi enirigis nin en kaptilon,Vi metis sxargxon sur niajn lumbojn;

12Vi rajdigis homojn sur niaj kapoj;Ni trapasis fajron kaj akvon,Sed Vi elirigis nin en bonstaton.

13Mi eniros en Vian domon kun bruloferoj;Mi plenumos al Vi miajn promesojn,

14Kiujn eligis miaj lipoj kaj elparolis mia busxo,Kiam mi estis en premo.

15Grasajn bruloferojn mi alportos al Vi kun fumo de virsxafoj;Mi oferos bovidojn kaj kaprojn.Sela.

16Venu, auxskultu, cxiuj, kiuj timas Dion;Kaj mi rakontos, kion Li faris por mia animo.

17Al Li mi vokis per mia busxo,Kaj Lia glorado estis sub mia lango.

18Se mi vidus maljustajxon en mia koro,Mia Sinjoro min ne auxskultus;

19Sed Dio auxskultis,Li atentis la vocxon de mia pregxo.

20Glorata estu Dio,Kiu ne forpusxis mian pregxon kaj ne rifuzis al mi Sian bonecon.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Psalms 66.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.