Bible

Focus

On Your Ministry and Not Your Media

Try RisenMedia.io Today!

Click Here

Psalms 64

:
Esperanto - ESP
1 Al la hxorestro. Psalmo de David. Auxdu, ho Dio, mian krion en mia malgxojo;De la teruro pri malamiko gardu mian vivon.
2 SXirmu min kontraux la konspiro de maliculoj,Kontraux la amaso de krimuloj,
3 Kiuj akrigis sian langon kiel glavon,Direktis vortojn maldolcxajn, kvazaux siajn sagojn,
4 Por pafi kasxe kontraux senkulpulon;Subite ili pafas kontraux lin kaj ne timas.
5 Ili fortikigas sin en malbona intenco,Ili konsiligxas, por meti sekrete retojn;Ili diras:Kiu ilin vidos?
6 Ili elpensas krimojn, kasxas ilin tre zorge interne en si,En la profundeco de la koro.
7 Sed Dio pafos kontraux ilin;Per sago subita ili estos frapitaj.
8 Kaj ili falos per sia propra lango;CXiuj, kiuj ilin vidos, balancos la kapon.
9 Kaj ektimos cxiuj homoj,Kaj ili rakontos la agon de DioKaj komprenos Liajn farojn.
10 La virtulo gxojos per la Eternulo, kaj fidos Lin;Kaj triumfos cxiuj, kiuj havas pian koron.