Bible

Designed

For Churches, Made for Worship

Try RisenMedia.io Today!

Click Here

Psalms 63

:
Esperanto - ESP
1 Psalmo de David, kiam li estis en la dezerto de Judujo. Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore sercxas;Soifas pri Vi mia animo, sopiras pri Vi mia karno,En lando seka, sensuka, kaj senakva.
2 Mi volus vidi Vin en Via sanktejo,Vidi Vian forton kaj gloron.
3 CXar Via favoro estas pli bona ol vivo;Miaj lipoj Vin gloras.
4 Tiel mi Vin gloradus en la dauxro de mia vivo,Levadus miajn manojn pro Via nomo.
5 Kvazaux de graso kaj oleo satigxus mia animo,Kaj per vortoj de kanto Vin gloradus mia busxo.
6 Kiam mi rememoras Vin sur mia lito,En cxiuj partoj de la nokto mi meditas pri Vi.
7 CXar Vi estis por mi helpo,Kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi gxojas.
8 Mia animo algluigxis al Vi;Min subtenas Via dekstra mano.
9 Kaj tiuj, kiuj penas pereigi mian animon,Iros en la profundon subteran.
10 Ili estos mortigitaj per glavo,Farigxos akiro de vulpoj.
11 Kaj la regxo gxojos per Dio;Triumfos cxiu, kiu jxuras al Li;CXar sxtopigxos la busxo de tiuj, kiuj parolas malveron.