Psalms 62
1 Al la hxorestro. Por Jedutun. Psalmo de David. Nur al Dio esperas mia animo;De Li venas mia savo.
2 Nur Li estas mia fortikajxo kaj mia savo, mia rifugxejo;Mi ne tute renversigxos.
3 GXis kiam vi insidos kontraux viro kaj cxiuj vi penos faligi lin,Kiel klinigxintan muron, kiel barilon kadukan?
4 Ili meditas nur pri tio, ke ili dejxetu lin de lia altajxo;Placxas al ili malvero;Per la busxo ili benas, kaj interne ili malbenas.Sela.
5 Nur Dion fidu, mia animo;CXar Li estas mia espero.
6 Nur Li estas mia fortikajxo kaj mia savo, mia rifugxejo;Mi ne renversigxos.
7 En Dio estas mia savo kaj mia honoro;Mia forta roko, mia sxirmo estas en Dio.
8 Fidu Lin en cxiu tempo, ho popolo;Elversxu antaux Li vian koron:Dio estas nia defendo.Sela.
9 Nur vantajxo estas la malaltranguloj, malverajxo estas la altranguloj;Metitaj sur pesilon, ili cxiuj estas malpli ol vantajxo.
10 Ne fidu perfortajxon, kaj rabitajxon ne fidu vane;Kiam kreskos ricxeco, ne atentu gxin per via koro.
11 Unu vorton diris Dio,Dufoje mi gxin auxdis,Ke la forto estas cxe Dio.
12 Kaj Vi, ho mia Sinjoro, havas favorkorecon;CXar Vi redonas al homo laux liaj faroj.