Psalms 61ESP

1Al la hxorestro. Por korda instrumento. De David. Auxskultu, ho Dio,mian krion;Atentu mian pregxon.

2De la fino de la tero mi vokas al Vi en la malgxojo de mia koro:Sur rokon tro altan por mi suprenkonduku min.

3CXar Vi estis mia rifugxejo,Fortika turo kontraux malamiko.

4Lasu min logxi eterne en Via tendo,Havi rifugxon sub la kovro de Viaj flugiloj.Sela.

5CXar Vi, ho Dio, auxdis miajn promesojn;Vi donis al mi la heredon de tiuj, kiuj timas Vian nomon.

6Aldonu tagojn al la tagoj de la regxo,Ke liaj jaroj dauxru multajn generaciojn.

7Li restu eterne antaux Dio;Boneco kaj vero laux Via volo lin gardu.

8Tiel mi prikantos Vian nomon eterne,Plenumante miajn promesojn cxiutage.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Psalms 61.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.