Bible

Transform

Your Worship Experience with Great Ease

Try RisenMedia.io Today!

Click Here

Psalms 53

:
Esperanto - ESP
1 Al la hxorestro. Por mahxalato. Instruo de David. La sensagxulo diris en sia koro:Dio ne ekzistas.Ili sentauxgigxis, kaj abomenigxis en la malvirto;Ekzistas neniu, kiu faras bonon.
2 Dio el la cxielo ekrigardis la homidojn,Por vidi, cxu ekzistas prudentulo, kiu sercxas Dion.
3 CXiu devojigxis, cxiuj malvirtigxis;Ekzistas neniu, faranta bonon, ne ekzistas ecx unu.
4 CXu ne prudentigxos tiuj, kiuj faras malbonon,Kiuj mangxas mian popolon, kiel oni mangxas panon,Kaj kiuj ne vokas al Dio?
5 Tie ili forte ektimis, kie timindajxo ne ekzistis;CXar Dio disjxetis la ostojn de tiuj, kiuj vin siegxas;Vi hontigis ilin, cxar Dio ilin forpusxis.
6 Ho, ke venu el Cion savo al Izrael!Kiam Dio revenigos Sian forkaptitan popolon,Tiam triumfos Jakob kaj gxojos Izrael.