Psalms 52ESP

1Al la hxorestro. Instruo de David, kiam venis Doeg, la Edomido, kaj raportis al Saul, kaj diris al li:David venis en la domon de Ahximelehx.Kial vi fanfaronas pro malbono, ho tirano?La boneco de Dio estas cxiama.

2Pereon intencas via lango,Kiel akrigita razilo gxi trancxas malicon.

3Vi pli amas malbonon, ol bonon;Pli mensogi, ol diri veron.Sela.

4Vi amas cxian parolon pereigan,Parolon malican.

5Tial Dio pereigos vin por cxiam,Elsxiros vin el via tendo,Kaj eljxetos vin el la lando de la vivantoj.Sela.

6Kaj virtuloj vidos kaj ektimos,Kaj pri li ili ridos, dirante:

7Jen estas la viro, kiu ne en Dio vidis sian forton,Sed fidis sian grandan ricxecon,Sentis sin forta per sia malbonpovado.

8Kaj mi, kiel verda olivarbo en la domo de Dio,Fidas la bonecon de Dio cxiam kaj eterne.

9Mi dankos Vin eterne por tio, kion Vi faris,Kaj mi esperos al Via nomo, cxar Vi estas bona por Viaj fideluloj.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Psalms 52.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.