Psalms 54ESP

1Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj. Instruo de David, kiam venis la Zifanoj, kaj diris al Saul:Jen David kasxigxas cxe ni. Ho Dio, per Via nomo helpu min,Kaj per Via forto donu al mi justecon.

2Ho Dio, auxskultu mian pregxon,Atentu la vortojn de mia busxo.

3CXar fremduloj levigxis kontraux mi,Kaj fortuloj sercxas mian animon;Ili ne havas Dion antaux si.Sela.

4Jen Dio estas mia helpanto,Mia Sinjoro estas subtenanto de mia animo.

5Li returnos la malbonon al miaj malamikoj:Laux Via vereco ekstermu ilin.

6Kun volonteco mi faros al Vi oferdonon,Mi gloros Vian nomon, ho Eternulo, cxar gxi estas bona;

7CXar de cxiuj suferoj Li savis min,Kaj vengxon sur miaj malamikoj vidas mia okulo.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Psalms 54.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.