1Al la hxorestro. Por blovaj instrumentoj. Psalmo de David. Miajn vortojn auxskultu, ho Eternulo.Trapenetru miajn pensojn.
2Auxdu la vocxon de mia krio, mia Regxo kaj mia Dio;CXar al Vi mi pregxas.
3Ho Eternulo, matene Vi auxdas mian vocxon;Matene mi eldiras mian pregxon al Vi, kaj mi atendas.
4CXar Vi ne estas tia Dio, kiu amas malpiajxon;Malbonulo ne povas gasti cxe Vi.
5Fanfaronuloj ne staros antaux Vi;Vi malamas cxiujn, kiuj faras malbonon.
6Vi pereigas tiujn, kiuj parolas malveron;Sangavidan kaj malican la Eternulo abomenas.
7Kaj mi, pro Via granda favoro, eniros en Vian domon;Mi klinigxos en Via sankta templo kun respektego al Vi.
8Ho Eternulo, gvidu min laux Via justeco;Pro miaj insidantoj ebenigu antaux mi Vian vojon.
9CXar ne ekzistas vero en ilia busxo;En ilia interno estas malvirteco;Malfermita tombo estas ilia gorgxo;Per sia lango ili hipokritas.
10Montru ilian kulpon, ho Dio,Ke ili falu per siaj intencoj;Pro iliaj multaj krimoj jxetu ilin malsupren,CXar ili ribelis kontraux Vi.
11Kaj ekgxojos cxiuj, kiuj fidas Vin;Ili eterne estos gajaj, kaj Vi ilin favoros;Kaj triumfos pri Vi tiuj, kiuj amas Vian nomon.
12CXar Vi, ho Eternulo, benas piulon;Kiel per sxildo Vi cxirkauxdefendas lin per favoro.