Psalms 4ESP

1Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo de David. Kiam mi vokas, respondu al mi, justa mia Dio!En premo Vi liberigas min;Korfavoru min, kaj auxskultu mian pregxon.

2Homidoj, gxis kiam mia honoro estos malhonorata?GXis kiam vi amos vantajxon kaj celos malveron? Sela.

3Sciu do, ke la Eternulo apartigis la piulon por Si;La Eternulo auxdas, kiam mi vokas al Li.

4Tremu, kaj ne peku;Meditu en viaj koroj, sur viaj kusxejoj, kaj estu fortikanimaj.Sela.

5Oferdonu oferojn piajn,Kaj fidu la Eternulon.

6Multaj diradas:Kiu montros al ni bonon?Direktu sur nin la lumon de Via vizagxo, ho Eternulo!

7Vi metis gxojon en mian koron, pli ol dum ilia greno kaj ilia mosto plimultigxas.

8Pace mi kusxigxas kaj tuj endormigxas;CXar Vi, ho Eternulo, logxigas min sola en sendangxereco.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Psalms 4.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.