Psalms 3ESP

1Psalmo de David, kiam li forkuris de sia filo Absxalom. Ho Eternulo,kiel multaj estas miaj premantoj,Multaj levigxis kontraux mi!

2Multaj diradas pri mia animo:Ne ekzistas por li savo de Dio.Sela.

3Sed Vi, ho Eternulo, estas sxildo por mi,Mia honoro kaj levanto de mia kapo.

4Per mia vocxo mi vokas al la Eternulo,Kaj Li respondas al mi de Sia sankta monto.Sela.

5Mi kusxigxas kaj endormigxas,Kaj mi vekigxas, cxar la Eternulo min subtenas.

6Mi ne timas miriadojn da kontrauxuloj,Kiuj estas cxirkaux mi.

7Levigxu, ho Eternulo, savu min, mia Dio;CXar Vi frapis al cxiuj miaj malamikoj la vangojn,La dentojn de la malpiuloj Vi frakasis.

8CXe la Eternulo estas la savo;Super Via popolo estu Via beno.Sela.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Psalms 3.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.