Bible

Create

Inspiring Presentations Without Hassle

Try Risen Media.io Today!

Click Here

Psalms 6

:
Esperanto - ESP
1 Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj, por basuloj. Psalmo de David. Ho Eternulo, ne en Via kolero min riprocxu,Kaj ne en Via furiozo min punu.
2 Korfavoru min, ho Eternulo, cxar mi senfortigxis;Sanigu min, ho Eternulo, cxar ektremis miaj ostoj.
3 Kaj mia animo forte ektremis;Kaj Vi, ho Eternulo, gxis kiam?
4 Returnu Vin, ho Eternulo, savu mian animon;Helpu min pro Via favorkoreco.
5 CXar en la morto ne ekzistas memoro pri Vi;En SXeol, kiu gloros Vin?
6 Mi lacigxis de mia gxemado;CXiun nokton mi priversxas mian liton;Per miaj larmoj mi malsekigas mian kusxejon.
7 Sekigxis de malgxojo mia vizagxo,Maljunigxis de cxiuj miaj premantoj.
8 Forigxu de mi, cxiuj, kiuj faras malbonon;CXar auxdis la Eternulo la vocxon de mia ploro.
9 Auxdis la Eternulo mian peton;La Eternulo akceptos mian pregxon.
10 Hontigitaj kaj tre teruritaj estos cxiuj miaj malamikoj;Ili forturnigxos kaj tuj estos hontigitaj.