Bible

Create

Inspiring Presentations Without Hassle

Try Risen Media.io Today!

Click Here

Psalms 42

:
Esperanto - ESP
1 Al la hxorestro. Instruo de la Korahxidoj. Kiel cervo sopiras al fluanta akvo,Tiel mia animo sopiras al Vi, ho Dio.
2 Mia animo soifas Dion, la vivantan Dion;Kiam mi venos kaj aperos antaux la vizagxo de Dio?
3 Miaj larmoj farigxis mia pano tage kaj nokte,CXar oni diras al mi cxiutage:Kie estas via Dio?
4 Elversxigxas mia animo, kiam mi rememoras,Kiel mi iradis kun la granda homamaso, kaj kondukis gxin en la domon de Dio,CXe lauxta kantado kaj glorado de festanta amaso.
5 Kial vi malgxojas, ho mia animo?Kaj kial vi konsternigxas en mi?Esperu al Dio;CXar ankoraux mi dankos Lin,La savanton de mia vizagxo kaj mian Dion.
6 Malgxojas en mi mia animo;Tial mi rememoras pri Vi en la lando de Jordan kaj HXermon,Sur la monto Micar.
7 Abismo resonas al abismo per la bruo de Viaj falakvoj;CXiuj Viaj akvoj kaj ondoj pasis super mi.
8 En la tago la Eternulo aperigas al mi Sian bonecon,Kaj en la nokto mi havas kanton al Li,Pregxon al la Dio de mia vivo.
9 Mi diras al Dio, mia Roko:Kial Vi min forgesis?Kial mi iradas malgaja pro la premado de la malamiko?
10 Kvazaux dispremante miajn ostojn, mokas min miaj malamikoj,Dirante al mi cxiutage:Kie estas via Dio?
11 Kial vi malgxojas, ho mia animo?Kaj kial vi konsternigxas en mi?Esperu al Dio;CXar ankoraux mi dankos Lin,La savanton de mia vizagxo kaj mian Dion.