Psalms 43ESP

1Jugxu min, ho Dio, kaj defendu mian aferon kontraux popolo nepia;De homo malverema kaj maljusta savu min.

2CXar Vi estas la Dio de mia forto; kial Vi forpusxis min?Kial mi iradas malgxoja pro la premado de la malamiko?

3Sendu Vian lumon kaj Vian veron, ke ili min gvidu,Ke ili alvenigu min al Via sankta monto kaj al Via logxejo.

4Kaj mi venos al la altaro de Dio,Al la Dio de mia gxojo kaj gxuo;Kaj mi gloros Vin per harpo, ho Dio, mia Dio.

5Kial vi malgxojas, ho mia animo?Kaj kial vi konsternigxas en mi?Esperu al Dio;CXar ankoraux mi dankos Lin,La savanton de mia vizagxo kaj mian Dion.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Psalms 43.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.