Psalms 41ESP

1Al la hxorestro. Psalmo de David. Felicxa estas tiu, kiu atentas senhavulon:En tago de mizero savos lin la Eternulo.

2La Eternulo lin gardos kaj vivigos;Li estos felicxa sur la tero,Kaj Vi ne transdonos lin al la volo de liaj malamikoj.

3La Eternulo fortigos lin sur la lito de malsano;Lian tutan kusxejon Vi aliigas en la tempo de lia malsano.

4Mi diris:Ho Eternulo, kompatu min;Sanigu mian animon, cxar mi pekis antaux Vi.

5Miaj malamikoj parolas malbonon pri mi, dirante:Kiam li mortos kaj lia nomo pereos?

6Kaj se iu venas, por vidi min, li parolas malsincere;Lia koro sercxas malbonon;Kaj, elirinte eksteren, li gxin disparolas.

7Mallauxte parolas inter si pri mi cxiuj miaj malamikoj;Ili pensas malbonon pri mi, dirante:

8Afero pereiga atakis lin;Kaj cxar li kusxigxis, li jam ne plu levigxos.

9Ecx mia konfidato, kiun mi fidis, kiu mangxis mian panon,Levis kontraux min la piedon.

10Sed Vi, ho Eternulo, korfavoru min kaj restarigu min,Por ke mi povu repagi al ili.

11Per tio mi scios, ke Vi favoras min,Se mia malamiko ne triumfos super mi.

12Kaj min Vi subtenos pro mia senkulpeco,Kaj Vi starigos min antaux Via vizagxo por cxiam.

13Glorata estu la Eternulo, Dio de Izrael,De eterne gxis eterne.Amen, kaj amen!

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Psalms 41.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.