Psalms 16ESP

1Verko de David. Gardu min, ho Dio, cxar mi rifugxas cxe Vi.

2Mi diris al la Eternulo:Vi estas mia Sinjoro;Mi ne havas alian bonon krom Vi.

3Al la sanktuloj, kiuj estas sur la tero,Kaj al la majestuloj iras mia tuta deziro.

4Multigxos la malgxojoj de tiuj, kiuj sekvis alian;Mi ne versxos iliajn sangajn versxoferojnKaj ne metos iliajn nomojn en mian busxon.

5La Eternulo estas mia sorta parto kaj kaliko;Vi subtenas mian sorton.

6Loto agrabla trafis min,CXarma estas mia heredo.

7Mi gloras la Eternulon, kiu konsilas min;Ecx en la nokto instruas min mia internajxo.

8CXiam mi vidas la Eternulon antaux mi;CXar Li estas cxe mia dekstra mano, mi ne falos.

9Tial gxojas mia koro, ravigxas mia animo;Ecx mia karno ripozas senzorge.

10CXar Vi ne lasos mian animon al SXeol;Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.

11Vi konigos al mi la vojon de la vivo;Multe da gxojoj estas antaux Vi,CXarmoj estas en Via dekstra mano eterne.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Psalms 16.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.