Psalms 15ESP

1Psalmo de David. Ho Eternulo, kiu povas gasti en Via tendo?Kiu povas logxi sur Via sankta monto?

2Tiu, kiu vivas honeste, agas juste,Kaj parolas veron el sia koro;

3Kiu ne kalumnias per sia lango,Ne faras malbonon al sia kunulo,Kaj ne jxetas malhonoron sur sian proksimulon;

4Kiu abomenas malnoblulonKaj estimas la respektantojn de la Eternulo,Kiu faris jxuron malprofite por si kaj gxin ne rompas;

5Kiu sian monon ne donas procentege,Kaj subacxetajn donacojn kontraux senkulpulo ne akceptas.Kiu tiel agas, tiu neniam falos.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Psalms 15.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.