Psalms 17ESP

1Pregxo de David. Auxskultu, ho Eternulo, la justulon, atentu mian krion,Donu orelon al mia pregxo el ne malsincera busxo.

2De Vi venos mia jugxo;Viaj okuloj rigardos la veremecon.

3Vi esploras mian koron, ekzamenas gxin en la nokto; Vi elprovas min,Kaj Vi trovas nenion, kion mi intencus,Sed kio ne volus eliri el mia busxo.

4Pri homaj faroj, konforme al la vortoj el Via busxo,Mi gardis min de vojoj kontrauxlegxaj.

5Miaj pasxoj tuj sekvas en Viaj postesignoj, miaj piedoj ne sxanceligxas.

6Mi vokas al Vi, cxar Vi respondos al mi, ho Dio;Klinu al mi Vian orelon kaj auxdu mian parolon.

7Montru Vian mirindan favorkorecon,Vi, kiu per Via dekstra mano helpas la fidantojn kontraux la atakantoj.

8Gardu min kiel la pupilon de la okulo,Per la ombro de Viaj flugiloj kasxu min

9De la malbonuloj, kiuj atakas min,De miaj malamikoj, kiuj cxirkauxe insidas kontraux mia animo.

10Sian koron ili fermis,Per sia busxo ili parolas fiere.

11Kien ni iras, ili nin cxirkauxas;Siajn okulojn ili direktas, por jxeti nin sur la teron.

12Li similas leonon, kiu avidas akiron,Kaj leonidon, kiu sidas en kasxita loko.

13Levigxu, ho Eternulo, antauxvenu kaj renversu lin;Savu mian animon kontraux la malbonulo per Via glavo,

14Kontraux la homoj, ho Eternulo, per Via mano,Kontraux la homoj de cxi tiu mondo, kiuj havas sian parton en la nuna vivo,Kaj kies ventron Vi plenigis per Viaj trezoroj,Ke iliaj filoj estos sataj kaj ili lasos restajxon por siaj infanoj.

15Kaj mi en pieco rigardos Vian vizagxon;Vekigxante, mi satigxos per Via bildo.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Psalms 17.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.