Bible

Power Up

Your Services with User-Friendly Software

Try RisenMedia.io Today!

Click Here

Psalms 142

:
Esperanto - ESP
1 Instruo de David, kiam li estis en la kaverno. Pregxo. Per mia vocxo mi krias al la Eternulo,Per mia vocxo mi pregxas al la Eternulo.
2 Mi elversxas antaux Li mian peton,Mian suferon mi al Li rakontas.
3 Kiam senfortigxis en mi mia spirito, tiam Vi sciis mian vojon:Sur la vojo, kiun mi iras, ili kasxis reton por mi.
4 Rigardu dekstren kaj vidu:neniu volas min koni;Malaperis rifugxejo por mi, neniu zorgas pri mia animo.
5 Mi krias al Vi, ho Eternulo;Mi diras:Vi estas mia rifugxejo,Mia parto en la lando de la vivantoj.
6 Atentu mian ploron, cxar mi tre senfortigxis;Savu min de miaj persekutantoj, cxar ili estas pli fortaj ol mi.
7 Eligu mian animon el malliberejo, por ke mi gloru Vian nomon.Min cxirkauxos la virtuloj, kiam Vi bonfaros al mi.