Bible

Designed

For Churches, Made for Worship

Try RisenMedia.io Today!

Click Here

Psalms 143

:
Esperanto - ESP
1 Psalmo de David. Ho Eternulo, auxskultu mian pregxon,Atentu mian petegon laux Via vereco,Respondu al mi laux Via justeco.
2 Kaj ne eniru en jugxon kun Via sklavo,CXar neniu vivanta povos pravigxi antaux Vi.
3 CXar malamiko persekutis mian animon,Premis al la tero mian vivon;Li metis min en mallumon, kiel delonge mortintojn.
4 Senfortigxas en mi mia animo,Konsumigxas en mi mia koro.
5 Mi rememoras la tagojn antikvajn,Mi meditas pri cxiuj Viaj faroj,Mi pensas pri la faritajxoj de Viaj manoj.
6 Mi etendas al Vi miajn manojn;Mia animo soifas Vin kiel seka tero.Sela.
7 Rapidu, auxskultu min, ho Eternulo, mia spirito konsumigxas;Ne kasxu antaux mi Vian vizagxon,CXar mi similigxus al la forirantaj en la tombon.
8 Auxdigu al mi matene Vian bonecon,CXar Vin mi fidas;Montru al mi la vojon, kiun mi devas iri,CXar al Vi mi levas mian animon.
9 Savu min de miaj malamikoj, ho Eternulo;Al Vi mi rifugxas.
10 Instruu al mi plenumi Vian volon, cxar Vi estas mia Dio;Via bona spirito gvidu min sur ebena tero.
11 Pro Via nomo, ho Eternulo, lasu min vivi;Pro Via justeco eligu mian animon el mizero.
12 Kaj pro Via favorkoreco ekstermu miajn malamikojnKaj pereigu cxiujn premantojn de mia animo,CXar mi estas Via sklavo.