Psalms 141ESP

1Psalmo de David. Ho Eternulo, mi vokas al Vi; rapidu al mi;Atentu mian vocxon, kiam mi vokas al Vi.

2Mia pregxo valoru antaux Vi kiel incenso,La levo de miaj manoj kiel vespera oferdono.

3Metu, ho Eternulo, gardon al mia busxo,Gardu la pordon de miaj lipoj.

4Ne klinu mian koron al io malbona,Al partoprenado en malbonagoj kun malbonaguloj;Mi ne mangxu iliajn bongustajxojn.

5Virtuloj min frapu favorkore kaj punu min:GXi estos oleo por la kapo;Mia kapo ne rifuzos, se estos ecx pli;Kaj mi pregxas cxe iliaj malfelicxoj.

6Disigxis sur roko iliaj jugxantoj,Kaj ili auxdis miajn vortojn, kiel amikaj ili estis.

7Kiel iu plugas kaj dispecigas la teron,Tiel estas disjxetitaj iliaj ostoj gxis la busxo de SXeol.

8CXar al Vi, ho Eternulo, mia Sinjoro, estas direktitaj miaj okuloj;Al Vi mi esperas:ne forpusxu mian animon.

9Gardu min kontraux la reto, kiun oni metis al mi,Kontraux la implikilo de la malbonaguloj.

10La malvirtuloj falu en siajn retojn cxiuj,Dum mi preteriros.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Psalms 141.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.