Psalms 140
1 Al la hxorestro. Psalmo de David. Liberigu min, ho Eternulo, de malbona homo,Gardu min kontraux perfortulo;
2 Kontraux tiuj, kiuj elpensas malbonon en la koro,CXiutage kauxzas militojn;
3 Kiuj akrigas sian langon, kiel serpento;Veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj.Sela.
4 Gardu min, ho Eternulo, kontraux la manoj de malvirtuloj,Gardu min kontraux perfortuloj,Kiuj intencas renversi miajn pasxojn.
5 Fieruloj kasxis kaptilon por mi kaj sxnurojn,Ili etendis reton cxe la vojo, implikilon ili metis por mi.Sela.
6 Mi diris al la Eternulo:Vi estas mia Dio;Atentu, ho Eternulo, la vocxon de mia petego.
7 Ho Eternulo, mia Sinjoro, forto de mia savo,Vi sxirmas mian kapon en la tago de batalo.
8 Ne donu, ho Eternulo, al malvirtulo lian deziratajxon,Lian intencon ne efektivigu, ke ili ne fierigxu.Sela.
9 La veneno de miaj cxirkauxantoj,La malicajxo de iliaj lipoj kovru ilin.
10 Falu sur ilin brulantaj karboj;Ili jxetigxu en fajron,En abismojn, ke ili ne levigxu.
11 Kalumnianto ne staros forte sur la tero;Perfortulon la malbono entiros en pereon.
12 Mi scias, ke la Eternulo defendos la aferon de mizerulo,La rajton de malricxuloj.
13 Kaj virtuloj ja gloros Vian nomon;Piuloj restos antaux Via vizagxo.