Psalms 137ESP

1Apud la riveroj de BabelNi sidis kaj ploris,Rememorante Cionon.

2Sur la salikoj tieNi pendigis niajn harpojn.

3CXar tie niaj kaptintoj postulis de ni kantojn,Kaj niaj mokantoj gxojon, dirante:Kantu al ni el la kantoj de Cion.

4Kiel ni kantos sur fremda teroLa kanton de la Eternulo?

5Se mi forgesos vin, ho Jerusalem,Tiam forgesigxu mia dekstra mano;

6Algluigxu mia lango al mia palato,Se mi vin ne memoros,Se mi ne levos Jerusalemon en la supron de miaj gxojoj.

7Rememorigu, ho Eternulo, al la filoj de EdomLa tagon de Jerusalem, kiam ili diris:Detruu, detruu gxis gxia fundamento.

8Ho ruinigema filino de Babel!Bone estos al tiu,Kiu repagos al vi por la faro, kiun vi faris al ni.

9Bone estos al tiu,Kiu prenos kaj frakasos viajn infanetojn sur sxtono.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Psalms 137.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.