Bible

Focus

On Your Ministry and Not Your Media

Try RisenMedia.io Today!

Click Here

Psalms 136

:
Esperanto - ESP
1 Gloru la Eternulon, cxar Li estas bona,CXar eterna estas Lia boneco.
2 Gloru la Dion de la dioj,CXar eterna estas Lia boneco.
3 Gloru la Sinjoron de la sinjoroj,CXar eterna estas Lia boneco.
4 La sola faranto de grandaj mirakloj,CXar eterna estas Lia boneco;
5 Kiu sagxege kreis la cxielon,CXar eterna estas Lia boneco;
6 Kiu etendis la teron super la akvo,CXar eterna estas Lia boneco;
7 Kiu kreis grandajn lumojn,CXar eterna estas Lia boneco;
8 La sunon, por regi en la tago,CXar eterna estas Lia boneco;
9 La lunon kaj la stelojn, por regi en la nokto,CXar eterna estas Lia boneco;
10 Kiu batis Egiptujon en gxiaj unuenaskitoj,CXar eterna estas Lia boneco;
11 Kaj elkondukis el gxia mezo Izraelon,CXar eterna estas Lia boneco;
12 Per forta mano kaj etendita brako,CXar eterna estas Lia boneco;
13 Kiu fendis la Rugxan Maron en du partojn,CXar eterna estas Lia boneco;
14 Kaj trairigis Izraelon tra gxi,CXar eterna estas Lia boneco;
15 Kaj enjxetis Faraonon kaj lian militistaron en la Rugxan Maron,CXar eterna estas Lia boneco;
16 Kiu kondukis Sian popolon tra la dezerto,CXar eterna estas Lia boneco;
17 Kiu batis grandajn regxojn,CXar eterna estas Lia boneco;
18 Kaj mortigis regxojn potencajn,CXar eterna estas Lia boneco;
19 Sihxonon, regxon de la Amoridoj,CXar eterna estas Lia boneco;
20 Kaj Ogon, regxon de Basxan,CXar eterna estas Lia boneco;
21 Kaj donis ilian landon kiel heredon,CXar eterna estas Lia boneco;
22 Heredon al Lia sklavo Izrael,CXar eterna estas Lia boneco;
23 Kiu rememoris nin, kiam ni estis humiligitaj,CXar eterna estas Lia boneco;
24 Kaj liberigis nin de niaj premantoj,CXar eterna estas Lia boneco;
25 Kiu donas panon al cxiu karno,CXar eterna estas Lia boneco.
26 Gloru la Dion de la cxielo,CXar eterna estas Lia boneco.