Psalms 138ESP

1De David. Mi gloras Vin el mia tuta koro;Antaux la dioj mi Vin prikantas.

2Mi klinigxas antaux Via sankta templo,Kaj mi gloras Vian nomon por Via boneco kaj vereco;CXar Vi grandigis pli ol cxio Vian nomon per Via vorto.

3En la tago, kiam mi vokis, Vi auxskultis min,Vi donis forton al mia animo.

4Gloros Vin, ho Eternulo, cxiuj regxoj de la tero,CXar ili auxdis la vortojn de Via busxo.

5Kaj ili prikantos la vojojn de la Eternulo;CXar granda estas la gloro de la Eternulo.

6CXar kvankam la Eternulo estas alte, tamen Li rigardas humilulon,Kaj fierulon Li rimarkas de malproksime.

7Kvankam mi iras meze de suferoj, tamen Vi konservas mian vivon;Kontraux la kolero de miaj malamikoj Vi etendas Vian brakon,Kaj Via dekstra mano min helpas.

8La Eternulo plenumos por mi.Ho Eternulo, Via boneco estas eterna;La kreitajxojn de Viaj manoj ne forlasu.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Psalms 138.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.