Psalms 125ESP

1Kanto de suprenirado. Kiuj fidas la Eternulon,Tiuj estas kiel la monto Cion,Kiu ne sxanceligxas, sed restas eterne.

2Montoj estas cxirkaux Jerusalem,Kaj la Eternulo cxirkauxas Sian popolon,De nun kaj eterne.

3CXar ne kusxos la sceptro de malvirteco sur la sorto de la virtuloj;Por ke la virtuloj ne etendu siajn manojn al maljustajxo.

4Bonfaru, ho Eternulo, al tiuj,Kiuj estas bonaj kaj piaj per sia koro;

5Sed tiujn, kiuj deklinigxas al siaj malrektaj vojoj,La Eternulo pereigos kune kun la malbonaguloj.Paco al Izrael!

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Psalms 125.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.