Psalms 126ESP

1Kanto de suprenirado. Kiam la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion,Tiam ni estis kiel songxantoj.

2Tiam nia busxo estis plena de gajeco,Kaj nia lango plena de kantado;Tiam oni diris inter la popoloj:Ion grandan la Eternulo faris por cxi tiuj.

3Ion grandan la Eternulo faris por ni:Ni gxojas.

4Revenigu, ho Eternulo, niajn forkaptitojn,Kiel riveretojn en sudan landon.

5Kiuj semas kun larmoj,Tiuj rikoltos kun kanto.

6Iras kaj ploras la portanto de semotajxo;Venos kun kanto la portanto de siaj garboj.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Psalms 126.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.