Psalms 124ESP

1Kanto de suprenirado. De David. Se la Eternulo ne estus kun ni,Diru nun Izrael,

2Se la Eternulo ne estus kun ni,Kiam homoj levigxis kontraux ni:

3Tiam ili englutus nin vivajn,Kiam ekflamis kontraux ni ilia kolero;

4Tiam dronigus nin akvo, torento kovrus nian animon;

5Tiam kovrus nian animon pereiga akvo.

6Benata estu la Eternulo,Kiu ne fordonis nin kiel rabakiron al iliaj dentoj.

7Nia animo liberigxis, kiel birdo el la reto de kaptistoj;La reto dissxirigxis, kaj ni liberigxis.

8Nia helpo estas en la nomo de la Eternulo,Kiu kreis la cxielon kaj la teron.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Psalms 124.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.