Psalms 123ESP

1Kanto de suprenirado. Al Vi mi levas miajn okulojn,Ho Vi, kiu sidas en la cxielo!

2Jen kiel la okuloj de sklavoj estas direktitaj al la mano de iliaj sinjoroj,Kiel la okuloj de sklavino al la mano de sxia sinjorino,Tiel niaj okuloj estas direktitaj al la Eternulo, nia Dio,GXis Li korfavoros nin.

3Korfavoru nin, ho Eternulo, korfavoru nin;CXar ni suferis suficxe da malestimo.

4Tute plenigxis nia animoDe la insultado de arogantuloj,De la malhonorado de fieruloj.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Psalms 123.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.