Psalms 113ESP

1Haleluja!Gloru, sklavoj de la Eternulo,Gloru la nomon de la Eternulo.

2La nomo de la Eternulo estu benataDe nun kaj eterne.

3De la levigxejo de la suno gxis gxia mallevigxejoEstas glorata la nomo de la Eternulo.

4Alte super cxiuj popoloj estas la Eternulo;Super la cxielo estas Lia gloro.

5Kiu estas kiel la Eternulo, nia Dio,Kiu sidas alte,

6Kiu klinigxas por rigardiLa cxielon kaj la teron,

7Kiu el la polvo restarigas mizerulon,El la koto levas malricxulon,

8Por sidigi lin kun eminentuloj,Kun la eminentuloj de lia popolo?

9Li donas familion al senfruktulino,Kaj faras sxin gxoja patrino de infanoj.Haleluja!

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Psalms 113.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.