Bible

Simplify

Your Church Tech & Streamline Your Worship

Try RisenMedia.io Today!

Click Here

Psalms 112

:
Esperanto - ESP
1 Haleluja!Bone estas al la homo, kiu timas la EternulonKaj tre amas Liajn ordonojn.
2 Forta sur la tero estos lia semo;La gento de virtuloj estos benita.
3 Bonstato kaj ricxeco estas en lia domo;Kaj lia justeco restas eterne.
4 En mallumo levigxas lumo por la virtulo.Li estas kompatema, favorkora, kaj justa.
5 Bone estas al la homo, kiu kompatas kaj pruntedonas,Kiu pesas siajn farojn per justeco.
6 CXar neniam li falos;Virtulo estos memorata eterne.
7 Malbonan famon li ne timos;Fortika estas lia koro, gxi fidas la Eternulon.
8 Sensxanceligxa estas lia koro;Li ne timas, gxis li vidas la pereon de siaj malamikoj.
9 Li sxutas kaj donas al la malricxuloj;Lia justeco restas eterne,Lia korno altigxos en honoro.
10 La malvirtulo vidas kaj cxagrenigxas,Kunfrapas la dentojn kaj konsumigxas.La deziro de malvirtuloj pereos.