Psalms 111ESP

1Haleluja!Mi gloras la Eternulon per mia tuta koro,En rondo de piuloj kaj en kunveno.

2Grandaj estas la faroj de la Eternulo,Sercxataj de cxiuj, kiuj ilin amas.

3Bela kaj majesta estas Lia verko,Kaj Lia justeco restas eterne.

4Memorindaj Li faris Siajn miraklojn;Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo.

5Li donas mangxon al tiuj, kiuj Lin timas;Li memoras eterne Sian interligon.

6La potencon de Siaj fortoj Li aperigis al Sia popolo,Doninte al ili la heredon de gentoj.

7La faroj de Liaj manoj estas vero kaj justeco;Perfektaj estas cxiuj Liaj ordonoj;

8Ili estas fortikaj por eterne,Faritaj per vero kaj honesto.

9Liberigon Li sendis al Sia popolo;Li arangxis por cxiam Sian interligon.Sankta kaj respektinda estas Lia nomo.

10Komenco de sagxeco estas timo antaux la Eternulo;Bonan prudenton havas cxiuj plenumantoj.Lia gloro restas eterne.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Psalms 111.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.