Psalms 114ESP

1Kiam Izrael eliris el Egiptujo,La domo de Jakob el fremda popolo,

2Tiam Jehuda farigxis Lia sanktajxo,Izrael Lia regno.

3La maro vidis kaj forkuris,Jordan turnigxis malantauxen;

4La montoj saltis kiel sxafoj,La montetoj kiel sxafidoj.

5Kio estas al vi, ho maro, ke vi forkuris?Jordan, kial vi turnigxis malantauxen?

6Montoj, kial vi saltas kiel sxafoj,Montetoj, kiel sxafidoj?

7Antaux la Sinjoro tremu, ho tero,Antaux la Dio de Jakob,

8Kiu sxangxas rokon en lagon da akvo,Graniton en akvodonan fonton.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Psalms 114.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.