Psalms 102ESP

1Pregxo de mizerulo, kiam li perdas la fortojn kaj elversxas antaux la Eternulo sian malgxojon. Ho Eternulo, auxskultu mian pregxon;Kaj mia krio venu al Vi.

2Ne kasxu antaux mi Vian vizagxon en la tago de mia suferado;Klinu al mi Vian orelon;En la tago, kiam mi vokas, rapide auxskultu min.

3CXar pasis kiel fumo miaj tagoj,Kaj miaj ostoj cxirkauxbrulis kiel en forno.

4Falcxigxis kiel herbo kaj sekigxis mia koro,CXar mi forgesis mangxi mian panon.

5De la vocxo de mia ploradoAlgluigxis miaj ostoj al mia karno.

6Mi similigxis al pelikano en la dezerto,Mi farigxis kiel noktuo en ruinoj.

7Mi ne dormas,Kaj mi estas kiel birdo solulo sur tegmento.

8CXiutage insultas min miaj malamikoj,Miaj mokantoj jxuras per mi.

9CXar cindron mi mangxis kiel panon,Kaj mian trinkajxon mi miksis kun larmoj,

10Kauxze de Via kolero kaj indigno;CXar Vi min levis kaj jxetis.

11Miaj tagoj malaperas kiel ombro,Kaj mi sekigxas kiel herbo.

12Sed Vi, ho Eternulo, restas eterne;Kaj la memoro pri Vi restas de generacio al generacio.

13Vi levigxos, Vi korfavoros Cionon;CXar estas tempo por gxin kompati, cxar venis la tempo.

14CXar Viaj sklavoj ekamis gxiajn sxtonojn,CXarma estas por ili gxia polvo.

15Kaj ektimos popoloj la nomon de la Eternulo,Kaj cxiuj regxoj de la tero Vian gloron.

16CXar la Eternulo rekonstruis Cionon,Kaj aperis en Sia gloro.

17Li Sin turnis al la pregxo de la forlasitoj,Kaj ne forpusxis ilian petegon.

18CXi tio estos skribita por estontaj generacioj;Kaj rekreita popolo gloros la Eternulon.

19CXar Li rigardis malsupren el Sia sankta altajxo,El la cxielo la Eternulo direktis rigardon al la tero,

20Por auxdi la gxemon de malliberulo,Por liberigi la kondamnitajn al morto;

21Por ke oni rakontu en Cion pri la nomo de la EternuloKaj en Jerusalem pri Lia gloro,

22Kiam kolektigxos kune la popoloj kaj regnoj,Por servi al la Eternulo.

23Li lacigis en la vojo miajn fortojn,Li mallongigis miajn tagojn.

24Mi diras:Ho mia Dio, ne forprenu min en la mezo de miaj tagoj,Vi, kies jaroj estas de generacio al generacio.

25En antikveco Vi fondis la teron;Kaj la cxielo estas la faro de Viaj manoj.

26Ili pereos, sed Vi restos;Kaj cxiuj ili eluzigxos kiel vesto,Kiel veston Vi ilin sxangxos, kaj ili sxangxigxos.

27Sed Vi restas la sama,Kaj Viaj jaroj ne finigxos.

28La filoj de Viaj sklavoj restos,Kaj ilia semo fortikigxos antaux Vi.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Psalms 102.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.