1Psalmo de David. Bonecon kaj justecon mi prikantos;Al Vi, ho Eternulo, mi muzikos.
2Mi penas iri prudente la vojon de pieco;Kiam Vi venos al mi?Mi iras kun pura koro interne de mia domo.
3Mi ne metas antaux miajn okulojn malbonan aferon;Mi malamas farojn de malfideleco,Ili ne aligxas al mi.
4Koro perversa forigxu de mi;Malbonon mi ne volas koni.
5Kiu sekrete kalumnias sian proksimulon, tiun mi ekstermos;Kiu havas fieran okulon kaj malhumilan koron, tiun mi ne toleros.
6Miaj okuloj restas turnataj al la fideluloj de la tero, ke ili sidu kun mi;Kiu iras la vojon de pieco, tiu servu al mi.
7Ne logxos interne de mia domo iu, kiu agas hipokrite;Kiu diras malveron, tiu ne staros antaux miaj okuloj.
8Fervore mi ekstermos cxiujn malvirtulojn de la lando,Por elradikigi el la urbo de la Eternulo cxiujn krimulojn.