Psalms 103ESP

1De David. Benu, ho mia animo, la Eternulon,Kaj mia tuta internajxo Lian sanktan nomon.

2Benu, ho mia animo, la Eternulon,Kaj ne forgesu cxiujn Liajn bonfarojn.

3Li pardonas cxiujn viajn pekojn,Li sanigas cxiujn viajn malsanojn;

4Li savas de la tombo vian vivon,Li kronas vin per boneco kaj favorkoreco;

5Li satigas per bonajxoj vian maljunan agxon,Ke via juneco renovigxas kiel cxe aglo.

6La Eternulo faras justecon kaj jugxon al cxiuj prematoj.

7Li sciigis Siajn vojojn al Moseo,Siajn farojn al la Izraelidoj.

8Favorkora kaj kompatema estas la Eternulo,Longetolerema kaj tre bona.

9Ne eterne Li indignas,Kaj ne por cxiam Li koleras.

10Ne laux niaj pekoj Li agis kun ni,Kaj ne laux niaj krimoj Li redonis al ni.

11CXar kiel alte estas la cxielo super la tero,Tiel granda estas Lia boneco por tiuj, kiuj Lin timas.

12Kiel malproksime estas la oriento de la okcidento,Tiel Li malproksimigis de ni niajn pekojn.

13Kiel patro korfavoras filojn,Tiel la Eternulo korfavoras tiujn, kiuj Lin timas.

14CXar Li scias nian esencon;Li memoras, ke ni estas polvo.

15La tagoj de homo estas kiel herbo;Kiel floro de kampo, tiel li floras.

16Pasas super gxi vento, kaj gxi jam ne ekzistas;Kaj gxia loko gxin jam ne rekonas.

17Sed la boneco de la Eternulo dauxras eterne al tiuj, kiuj Lin timas,Kaj Lia bonfaremeco iras gxis la pranepoj,

18Kiuj observas Lian interligonKaj memoras Liajn ordonojn por ilin plenumi.

19La Eternulo starigis en la cxielo Sian tronon;Kaj Lia regxeco regas cxion.

20Benu la Eternulon Liaj angxeloj, potencaj per sia forto,Kiuj plenumas Lian vorton,Por ke oni obeu la vocxon de Lia vorto.

21Benu la Eternulon cxiuj Liaj cxirkauxantoj,Liaj servantoj, kiuj plenumas Lian volon.

22Benu la Eternulon cxiuj Liaj kreitajxoj,En cxiuj lokoj de Lia regado.Benu, ho mia animo, la Eternulon.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Psalms 103.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.