Proverbs 13ESP

1Sagxa filo lernas de la patro;Sed mokanto ne auxskultas moralinstruon.

2La frukto de la busxo donas al homo bonan mangxon;Sed la deziro de krimuloj estas perforto.

3Kiu gardas sian busxon, tiu gardas sian animon;Kiu tro malfermas sian busxon, tiu pereas.

4La animo de maldiligentulo deziras, kaj ne ricevas;Sed la animo de diligentuloj satigxas.

5Vorton malveran virtulo malamas;Sed malvirtulo agas abomene kaj venas al honto.

6La virto gardas tiun, kiu iras gxustan vojon;Sed la malvirto pereigas pekulon.

7Unu sxajnigas sin ricxa, havante nenion;Alia sxajnigas sin malricxa, havante grandan ricxecon.

8Per sia ricxeco homo savas sian animon;Sed malricxulo ne auxskultas atentigon.

9La lumo de virtuloj brilegas;Sed la lumilo de malvirtuloj estingigxos.

10Nur de malhumileco venas malpaco;Sed la akceptantaj konsilojn havas sagxon.

11Ricxeco rapide akirita malgrandigxas;Sed kion oni kolektas per laboro, tio multigxas.

12Espero prokrastata dolorigas la koron;Sed plenumita deziro estas arbo de vivo.

13Kiu malsxatas diron, tiu malutilas al si mem;Sed respektanta ordonon estos rekompencita.

14Instruo de sagxulo estas fonto de vivo,Por evitigi la retojn de la morto.

15Bona prudento placxigas;Sed la vojo de perfiduloj estas malglata.

16CXiu prudentulo agas konscie;Sed malsagxulo elmontras malsagxecon.

17Malbona sendito falas en malfelicxon;Sed sendito fidela sanigas.

18Malricxa kaj hontigata estos tiu, kiu forpusxas instruon;Sed kiu observas instruon, tiu estos estimata.

19Deziro plenumita estas agrabla por la animo;Sed malagrable por la malsagxuloj estas deturni sin de malbono.

20Kiu iras kun sagxuloj, tiu estos sagxa;Sed kamarado de malsagxuloj suferos doloron.

21Pekulojn persekutas malbono;Sed virtulojn rekompencas bono.

22Bonulo heredigas la nepojn;Kaj por virtulo konservigxas la havo de pekulo.

23Multe da mangxajxo estas sur la kampo de malricxuloj;Sed multaj pereas pro manko de justeco.

24Kiu sxparas sian vergon, tiu malamas sian filon;Sed kiu lin amas, tiu baldaux lin punas.

25Virtulo mangxas, por satigi sian animon;Sed la ventro de malvirtuloj havas mankon.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Proverbs 13.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.