Proverbs 14ESP

1Sagxa virino konstruas sian domon;Sed malsagxa detruas gxin per siaj manoj.

2Kiu iras la gxustan vojon, tiu timas la Eternulon;Sed kiu iras vojon malgxustan, tiu Lin malestimas.

3En la busxo de malsagxulo estas vergo por lia malhumileco;Sed la busxo de sagxuloj ilin gardas.

4Se ne ekzistas bovoj, la grenejoj estas malplenaj;Sed multe da profito estas de la forto de bovoj.

5Verama atestanto ne mensogas;Sed atestanto falsama elspiras mensogojn.

6Mokanto sercxas sagxecon kaj gxin ne trovas;Sed por sagxulo la sciado estas facila.

7Foriru de homo malsagxa;CXar vi ne auxdos parolon de sagxo.

8La sagxeco de sagxulo estas komprenado de sia vojo;Kaj la malsagxeco de malsagxuloj estas trompigxado.

9Malsagxuloj sxercas pri siaj kulpoj;Sed inter virtuloj ekzistas reciproka favoro.

10Koro scias sian propran malgxojon;Kaj en gxia gxojo ne partoprenas fremdulo.

11Domo de malvirtuloj estos ekstermita;Sed dometo de virtuloj floros.

12Iufoje vojo sxajnas gxusta al homo,Kaj tamen gxia fino kondukas al la morto.

13Ankaux dum ridado povas dolori la koro;Kaj la fino de gxojo estas malgxojo.

14Laux siaj agoj mangxos homo malbonkora;Kaj homo bona satigxos per siaj faroj.

15Naivulo kredas cxiun vorton;Sed sagxulo estas atenta pri sia vojo.

16Sagxulo timas, kaj forklinigxas de malbono;Sed malsagxulo estas incitigxema kaj memfidema.

17Malpacienculo faras malsagxajxojn;Kaj malbonintenculo estas malamata.

18Naivuloj akiras malsagxecon;Sed sagxuloj estas kronataj de klereco.

19Malbonuloj humiligxos antaux bonuloj;Kaj malvirtuloj estos antaux la pordego de virtulo.

20Malricxulo estas malamata ecx de sia proksimulo;Sed ricxulo havas multe da amikoj.

21Kiu malsxatas sian proksimulon, tiu estas pekulo;Sed kiu kompatas malricxulojn, tiu estas felicxa.

22CXu ne eraras malbonintenculoj?Sed favorkoreco kaj vero estas cxe tiuj, kiuj havas bonajn intencojn.

23De cxiu laboro estos profito;Sed de babilado venas nur senhaveco.

24Propra ricxeco estas krono por la sagxuloj;Sed la malsagxeco de la malsagxuloj restas malsagxeco.

25Verparola atestanto savas animojn;Sed malverparola elspiras trompon.

26En la timo antaux la Eternulo estas forta fortikajxo;Kaj Li estos rifugxejo por Siaj infanoj.

27La timo antaux la Eternulo estas fonto de vivo,Por evitigi la retojn de la morto.

28Grandeco de popolo estas gloro por regxo;Kaj manko de popolo pereigas la reganton.

29Pacienculo havas multe da sagxo;Sed malpacienculo elmontras malsagxecon.

30Trankvila koro estas vivo por la korpo;Sed envio estas puso por la ostoj.

31Kiu premas malricxulon, tiu ofendas lian Kreinton;Kaj kiu Lin honoras, tiu kompatas malricxulon.

32Pro sia malboneco malvirtulo estos forpusxita;Sed virtulo ecx mortante havas esperon.

33En la koro de sagxulo ripozas sagxo;Kaj kio estas en malsagxuloj, tio elmontrigxas.

34Virto altigas popolon;Sed peko pereigas gentojn.

35Favoron de la regxo havas sklavo sagxa;Sed kontraux malbonkonduta li koleras.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Proverbs 14.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.