Proverbs 12ESP

1Kiu amas instruon, tiu amas scion;Sed kiu malamas atentigon, tiu estas malsagxulo.

2Bonulo akiras favoron de la Eternulo;Sed homo malica estos kondamnita.

3Ne fortikigxos homo per malvirto;Sed la radiko de virtuloj ne sxanceligxos.

4Brava virino estas krono por sia edzo;Sed senhonora estas kiel puso en liaj ostoj.

5La pensoj de virtuloj estas justeco;La meditado de malvirtuloj estas malico.

6La paroloj de malvirtuloj estas insido pri sango;Sed la busxo de virtuloj ilin savas.

7La malvirtuloj renversigxos kaj malaperos;Sed la domo de virtuloj staros forte.

8Oni lauxdas homon laux lia sagxo;Sed perversulo estos hontigita.

9Pli bona estas homo negrava, sed laboranta por si,Ol homo, kiu sercxas honoron, sed al kiu mankas pano.

10Virtulo kompatas la vivon de sia bruto;Sed la koro de malvirtuloj estas kruela.

11Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano;Sed kiu sercxas vantajxojn, tiu estas malsagxulo.

12Malvirtulo sercxas subtenon de malnobluloj;Sed la radiko de virtuloj donas forton.

13Per siaj pekaj vortoj kaptigxas malbonulo;Sed virtulo eliras el mizero.

14Per la fruktoj de sia busxo homo bone satigxas;Kaj laux la merito de siaj manoj homo ricevas redonon.

15La vojo de malsagxulo estas gxusta en liaj okuloj;Sed sagxulo auxskultas konsilon.

16Malsagxulo tuj montras sian koleron;Sed sagxulo ignoras ofendon.

17Kiu estas verama, tiu eldiras tion, kio estas gxusta,Sed falsama atestulo trompon.

18Ofte nepripensita parolo vundas kiel glavo;Sed la lango de sagxuloj sanigas.

19Parolo vera restas fortike por cxiam;Sed parolo malvera nur por momento.

20Malico estas en la koro de malbonintenculoj;Sed cxe la pacigantoj estas gxojo.

21Nenio malbona trafos virtulon;Sed la malvirtuloj havas plene da malbono.

22Abomenajxo por la Eternulo estas busxo mensogema;Sed kiuj agas laux vero, tiuj placxas al Li.

23Sagxa homo kasxas scion;Sed la koro de malsagxuloj elkrias malsagxecon.

24La mano de diligentuloj regos;Sed mano maldiligenta pagos tributon.

25Zorgo en la koro de homo gxin premas;Sed amika vorto gxin gxojigas.

26Al la virtulo estas pli bone, ol al lia proksimulo;Sed la vojo de malvirtuloj ilin erarigas.

27Maldiligenteco ne pretigos al si mangxon;Sed homo diligenta havas ricxecon.

28Sur la vojo de virto estas vivo,Kaj gxi estos ebenigita kontraux morto.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Proverbs 12.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.