Song of Solomon 7ESP

1Kiel belaj estas viaj pasxoj en sandaloj, ho filino de princo!La svingado de viaj femuroj estas kiel cxenringoj,Majstre ellaboritaj.

2Via umbiliko estas kiel ronda pokalo,Al kiu trinkajxo ne mankas;Via ventro estas kiel amaso da tritiko cxirkauxita de rozoj;

3Viaj du mamoj estas kiel du cervidoj,GXemeloj de gazelino;

4Via kolo estas kiel turo el eburo;Viaj okuloj kiel la lagetoj en HXesxbon, cxe la pordego de Bat-Rabim;Via nazo estas kiel la turo de Lebanon rigardanta Damaskon;

5Via kapo sur vi estas kiel Karmel,Kaj la harbukloj de via kapo kiel la purpura robo de la regxo, falde kunligita.

6Kiel bela kaj kiel cxarma estas mia amatino inter la plezuroj!

7Via staturo similas la palmotrunkon,Kaj viaj mamoj la vinberarojn.

8Mi diris:Mi suprengrimpos la palmotrunkon kaj tenigxos je gxiaj brancxoj;Kaj viaj mamoj estu kiel la penikoj de la vinbertrunko,Kaj la bonodoro de via nazo kiel la bonodoro de citronoj;

9Kaj via palato kiel vino bongusta,Kiu englitigxas cxarmege kaj glate,Kiu paroligas la lipojn de la dormantoj.

10Mi apartenas al mia amato,Kaj li sin tiras al mi.

11Venu, mia amato, ni eliru sur la kamparon;Ni enlogxigxu en la vilagxoj.

12Frumatene ni iru al la vinbergxardenoj;Ni rigardu, cxu la vinbertrunko jam burgxonis,CXu gxiaj floroj jam malfermigxis,CXu la granatarboj jam floras;Tie mi donos al vi mian amon.

13La mandragoroj jam bonodoras,Kaj apud nia enirejo trovigxas delikataj fruktoj cxiuspecaj, fruaj kaj malfruaj,Kiujn mi provizis por vi, ho mia amato!

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Song of Solomon 7.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.