Song of Solomon 6ESP

1Kien foriris via amato,Ho belulino inter virinoj?Kien forturnigxis via amato,Por ke ni lin sercxu kun vi?

2Mia amato iris en sian gxardenon, al la bedoj de aromajxoj,Por pasxti en la gxardenoj kaj kolekti rozojn.

3Mi apartenas al mia amato, kaj mia amato apartenas al mi;Tiu, kiu pasxtas inter la rozoj.

4Ho, mia amatino, vi estas bela kiel Tirca,Agrabla kiel Jerusalem,Terura kiel batalantaj tacxmentoj.

5Forturnu la okulojn for de mi,CXar ili venkas min.Viaj haroj estas kiel aro da kaprinoj,Deirantaj sur la deklivo de la monto Gilead.

6Viaj dentoj estas kiel aro da sxafinoj,Kiuj elvenas el la lavejo;CXiuj estas en paroj,Kaj ne mankas ecx unu el ili.

7Kiel peco de granato, viaj vangoj aspektasMalantaux via vualo.

8Da regxinoj ekzistas sesdek, kaj okdeko da kromvirinoj,Kaj la junulinoj estas sennombraj.

9Sed unu sola estas mia kolombino, mia virtulino;SXi estas la sola cxe sia patrino,La elektita de sia naskintino;La filinoj vidis sxin, kaj nomas sxin felicxulino;La regxinoj kaj la kromvirinoj lauxdas sxin, dirante:

10Kiu estas sxi, kiu aspektas kiel la matenrugxo,Bela kiel la luno,Hela kiel la suno,Terura kiel batalantaj tacxmentoj?

11Mi iris en la nuksarban gxardenon,Por trarigardi la verdajn kreskajxojn de la valo,Por vidi, cxu la vinbertrunko burgxonas, cxu la granatarboj floras.

12Tiam mi ankoraux ne sciis,Ke mia animo elektos min por la cxaroj de la nobeloj de mia popolo.

13Turnigxu, turnigxu, ho SXulamit;Turnigxu, turnigxu, ke ni rigardu vin.Kial vi volas rigardi SXulamiton tiel,Kiel oni rigardas la dancadon de la tacxmentoj?

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Song of Solomon 6.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.