Psalms 75ESP

1Al la hxorestro. Por Al-tasxhxet. Psalmo de Asaf. Kanto. Ni gloras Vin, ho Dio, ni gloras Vin;Proksima estas Via nomo;Oni rakontas Viajn miraklojn.

2Kiam Mi elektos tempon,Mi faros justan jugxon.

3Tremas la tero kaj cxiuj gxiaj logxantoj;Mi fortikigis gxiajn kolonojn.Sela.

4Mi diras al la fanfaronuloj:Ne fanfaronu;Kaj al la malvirtuloj:Ne levu kornon;

5Ne levu supren vian kornon,Ne parolu kun nefleksebla kolo;

6CXar ne de oriento kaj ne de okcidentoKaj ne de la dezerto venas alteco.

7Nur Dio estas jugxanto;Unu homon Li malaltigas, kaj alian Li altigas.

8CXar la pokalo estas en la mano de la Eternulo,Kaj la vino sxauxmas, plena de aromajxo, kaj Li versxas el gxi;Sed nur gxian fecxon elsucxos kaj trinkos cxiuj malvirtuloj de la tero.

9Kaj mi eterne predikos,Mi kantos al la Dio de Jakob.

10Kaj cxiujn kornojn de la malvirtuloj mi rompos;Altigxos la kornoj de virtulo.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Psalms 75.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.