Psalms 74ESP

1Instruo de Asaf. Kial, ho Dio, Vi forpusxis nin por cxiam?Kial fumas Via kolero kontraux la sxafoj de Via pasxtejo?

2Rememoru Vian komunumon, kiun Vi acxetis en la tempo antikva,La genton de Via heredo, kiun Vi liberigis,CXi tiun monton Cion, sur kiu Vi logxigxis.

3Direktu Viajn pasxojn al la eternaj ruinoj,Al cxio, kion detruis malamiko en la sanktejo.

4Krias Viaj malamikoj en Via domo,Metis tie siajn signojn.

5Oni vidas, kiel ili levas la hakilojnKontraux la lignajn plektajxojn.

6Kaj nun cxiujn gxiajn skulptajxojnIli dishakas per hakilo kaj marteloj.

7Ili bruligis per fajro Vian sanktejon,Malhonore alterigis la logxejon de Via nomo.

8Ili diris en sia koro:Ni ruinigos ilin tute;Ili forbruligis cxiujn domojn de Dio en la lando.

9Niajn signojn ni ne vidis;Jam ne ekzistas profeto,Kaj neniu cxe ni scias, kiel longe tio dauxros.

10Kiel longe, ho Dio, mokos la premanto?CXu eterne la malamiko insultos Vian nomon?

11Kial Vi retenas Vian brakon kaj Vian dekstran manon?Ekstermu ilin el Via basko.

12Dio estas ja mia Regxo de antikve,Li faras savon sur la tero.

13Vi dissxiris per Via forto la maron,Vi rompis la kapojn de balenoj en la akvo;

14Vi disbatis la kapojn de la levjatano,Vi donis gxin por mangxo al la bestoj de la dezerto;

15Vi elfendis fonton kaj torenton,Vi elsekigis potencajn riverojn.

16Al Vi apartenas la tago, kaj al Vi apartenas la nokto;Vi arangxis lumon kaj sunon;

17Vi difinis cxiujn limojn de la tero;La someron kaj la vintron Vi arangxis.

18Rememoru tion, ke malamiko insultas la EternulonKaj popolo malsagxa malhonoras Vian nomon.

19Ne fordonu al sovagxa besto la animon de Via turto;La anaron de Viaj mizeruloj ne forgesu por cxiam.

20Rememoru la interligon,CXar cxiuj mallumaj lokoj de la tero estas plenaj de rabejoj.

21La suferanto ne reiru hontigita;Malricxulo kaj mizerulo gloru Vian nomon.

22Levigxu, ho Dio, defendu Vian aferon;Rememoru la malhonoron, kiun malsagxulo faras al Vi cxiutage.

23Ne forgesu la krion de Viaj malamikoj;La bruo de tiuj, kiuj levigxis kontraux Vi, konstante kreskas.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

Choose Translation

Switch translation for Psalms 74.

Reading Settings

Paragraph viewDisplay verses as flowing paragraphs instead of individual lines
Show verse numbersDisplay verse numbers inline
Red letterHighlight the words of Christ in red

Sign in to save your reading preferences across sessions.